Paleognatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La PalaeognathaePaleognatoj estas unu el fu vivantaj kladoj de birdoj. La alia vivanta estas Neognatoj. Kun tiuj du kladoj formas la kladon Neornithes. Paleognatoj enhavas kvar nunajn branĉojn de neflugaj Strutoformaj birdoj kaj unu el flugaj tinamoj.[1] La tinamoj estas 47 vivantaj specioj, la kivioj kvin specioj (Apteryx), la kazuaroj (Casuarius) tri, la emuoj (Dromaius) estas unu vivanta kaj unu ĵuse formortinta, la reaoj estas du specioj kaj la struto estas nur unu vivanta specio.[2]

La vorto Paleognath derivas el la antikva greka por "malnova makzelo" reference al la skeleta anatomio de la palato, kiu estas priskribita kiel pli primitiva kaj reptilieca ol ĉe aliaj birdoj.[3] Paleognataj birdoj estas sendube la plej primitivaj, aŭ bazaj, vivantaj birdoj, kvankam estas polemiko pri la preciza rilataro inter ili kaj la aliaj birdoj. Estas ankaŭ aliaj kelkaj sciencaj polemikoj pri ties evoluado.[4]

Notoj

  1. *Wetmore, A. (1960)
  2. Clements, J. C. et al. (2010)
  3. Houde, P. T. (1988)
  4. Leonard, L. et al. (2005)