Dromaius
Ordinaraj emuoj (Dromaius novaehollandiae)
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Natura arealo de emuoj
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
|
Sinonimoj Dromiceius (sic) Vieillot, 1816
Dromæus (sic) Ranzani, 1821 Dromicejus (sic) Wagler, 1830 Dromiceus (sic) Wagler, 1830 Dromaeus (sic) Agassiz, 1842 Dromajus (sic) Thienemann, 1845 Dromaeius (sic) Bonaparte, 1856 Dromeicus (sic) A. Newton,1893 Emou Griffith & Pidgeon, 1829 Peronista Mathews, 1912 Tachea Fleming, 1822 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Dromajo[1],[2] (latine Dromaius), aŭ komunlingve emuo[3],[2] estas genro de birdoj el la kazuaroformaj, loĝantaj en Aŭstralio. Estas nune nur unu vivanta specio, Dromaius novaehollandiae, komune konata kiel emuo. Ĝis la formorto ekzistis pliaj birdospecioj de la genro, kiuj ĉiuj havis la vorton "emuo" en sia esperantlingva nomo - tial la tuta genro en Esperanto ankaŭ komune nomatas emuoj.
En sia origina priskribo de 1816 pri la emuo, Louis Jean Pierre Vieillot uzis du genrajn nomojn; unue Dromiceius (esperantigite dromiceo[4]), kaj Dromaius kelkajn paĝojn poste. Estis polemiko ekde tiam pri kiu estas ĝusta; tiu lasta estas pli ĝuste formita, sed la konvencio ĉe taksonomio estas ke la unua nomo formita staru, se ne estas klara tajperaro.[5] Plej modernaj publikaĵoj, inklude tiujn de la aŭstralia registaro,[6] uzas Dromaius, kun Dromiceius menciita kiel alternativa literumado. Aliaj misliterumitaj sinonimoj estas priskribitaj por tiu genro.[6] Tamen, la literumado Dromiceius estis uzata de Dale Russell en sia nomigo de 1972 de la dinosaŭro Dromiceiomimus.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[7], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Casuariiformes - kazuaroformaj
- Casuariidae - kazuaredoj
- Dromaius Vieillot, LJP, 1816 - dromajo, emuo
- Dromaius novaehollandiae (Latham, J, 1790) - ordinara emuo
- Dromaius novaehollandiae novaehollandiae (Latham, J, 1790)
- †Dromaius novaehollandiae diemenensis Le Souëf, WHD, 1907 - tasmania emuo
- †Dromaius novaehollandiae minor Spencer, B, 1906 - reĝinsula emuo
- †Dromaius novaehollandiae baudinianus Parker, SA, 1984 - kanguruinsula emuo
- Dromaius novaehollandiae (Latham, J, 1790) - ordinara emuo
- Dromaius Vieillot, LJP, 1816 - dromajo, emuo
- Casuariidae - kazuaredoj

Kelkaj specioj de emuoj estis komunaj antaŭ la Eŭropa setliĝo en 1788:
- Dromaius novaehollandiae, emuo, restas komuna en plej el la malpli loĝataj partoj de kontinenta Aŭstralio. Ĝenerale populacio varias el jardeko al jardeko depende de la pluvokvanto; el 200,000 al unu miliono, sed tipa nombro estas duonmiliono da individuoj. Kvankam jam ne plu estas emuoj en la dense loĝataj sudaj kaj sudokcidentaj agrikulturaj areoj, havigo de konstanta akvoprovizo en aridaj regionoj permesis la kontinentajn speciojn etendi siajn teritoriojn. Estas kvin agnoskitaj subspecioj aŭ rasoj de emuo:
- Dromaius novaehollandiae novaehollandiae – Sudorienta Aŭstralio – blankeca kolumo dum la reprodukta sezono.
- Dromaius novaehollandiae woodwardi – Norda Aŭstralio – svelta, pli pala.
- Dromaius novaehollandiae rothschildi – Sudokcidenta Aŭstralio – pli malhela, sen kolumo dum reproduktado.
- Dromaius novaehollandiae diemenensis – Tasmanio – La tasmania emuo, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1850.
- Dromaius novaehollandiae ater – Reĝinsulo – La reĝinsula emuo aŭ kinginsula emuo havis ĉirkaŭ duonan grandon el la kontinenta specio. Ĉirkaŭ 1805 ĝi estis ĉasita ĝis formorto fare de fokĉasistoj kaj aliaj vizitantaj maristoj. Kelkaj individuoj estis tenitaj en kaptiveco en Parizo, el kiuj la lasta mortiĝis en 1822. Oni konsideris ĝin distinga specio ĝis 2011.[9]
- Dromaius baudinianus, kanguruinsula emuo iĝis formortinta ĉirkaŭ 1827 kiel rezulto de ĉasado kaj oftaj incendioj. La pli granda kontinenta specio estis enmetita en Kanguru-Insulo en la 1920-aj jaroj.
- Dromaius ocypus, prahistoria specio de emuo,[10] priskribita el fosilioj de fina Plioceno (kuŝejoj de Sablejoj Mampuwordu, Lago Palankarinna, Aŭstralio) estis akceptita kiel distinga nuntempe.
Nombraj fosilioj de aliaj emuoj el Aŭstralio priskribitaj kiel separataj specioj estas nune konsiderataj temposubspecioj almenaŭ, pro la konsiderinda variado eĉ inter vivantaj individuoj.[11] Estas ankaŭ kelkaj neidentigeblaj restoj de emuecaj birdoj el rokoj tiom aĝaj kiom el la meza Mioceno.[12]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ dromajo en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ emuo en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ dromiceo en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ Alexander, W. B. (1927). “Generic Name of the Emu”, Auk 44 (4), p. 592–593. doi:10.2307/4074902.
- ↑ 6,0 6,1 Genus Dromaius Vieillot, 1816. Australian Faunal Directory
- ↑ AviList v2025, konsultita la 9-an de jan. 2026.
- ↑ (2010) “(William T. Stearn Prize 2009) "The mighty cassowary": The discovery and demise of the King Island emu”, Archives of Natural History 37, p. 74. doi:10.3366/E0260954109001661.
- ↑ Tim H. Heupink, Leon Huynen & David M. Lambert (2011). “Ancient DNA suggests dwarf and 'giant' Emu are conspecific”, PLoS One 6 (4), p. e18728. doi:10.1371/journal.pone.0018728.
- ↑ Miller, A.H. (1963). "Fossil ratite birds of the late Tertiary of South Australia". Records of the South Australian Museum 14: 413–420.
- ↑ (1987) “The fossil history of the emus, Dromaius (Aves: Dromaiinae)”, Records of the South Australian Museum 21, p. 85–117.
- ↑ Walter E. Boles (2001). “A new emu (Dromaiinae) from the Late Oligocene Etadunna Formation”, Emu 101 (4), p. 317–321. doi:10.1071/MU00052.
| ||||||||||||||||||



