Paleso
Paleso | |
---|---|
![]() | |
Informoj | |
Sekso | nekonata valoro |
Paleso estis malnovromia diino de paŝtistoj, gregoj kaj brutoj.
En la jaro 267 a.K. Marcus Atilius Regulus, post venko super Salentoj, konsekris al ŝi templon en Romo.
Paliria[redakti | redakti fonton]
Paleso estis patronino de la festo Paliria (ankaŭ "Palilia aŭ Parilia), kiu estis solenata la 21-an de aprilo. Oni okazis dum ĝi nesangajn oferojn, festenis, saltis trans brulanta pajlo, preĝis por prospero de gregoj kaj la gregojn oni ankaŭ purigis (t.e. tiel nomata "lustraciado).
Pli malfrue la 21-an de aprilo estis solenata ŝtata festo, fondo de la urbo de Romulo - natalis urbis (naskiĝo de la urbo). De tempoj de imperiestro Hadriano oni kadre de solenoj okazis ludojn en cirko.
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pales en la ĉeĥa Vikipedio.