Palinodio
Palinodio (el greke palinodia = revoko) estas poeta procedo evoluigita en la antiko, en kiu la enhavaj informoj de jam ekzistanta alia versaĵo je ekzakta daŭrigo de ties formaj distingiloj estas renversitaj en sian malon.
Famis en la antiko la palinodio de Stesiĥoro, kiu laŭ la legendo pro poeziaĵo ofendanta la diinon Helena estis punita per blindeco, tamen pro sia revoko reakiris la vidpovon.
Poste oni uzis la nocion palinodio ĝenerale por la revoko de ĉiaspecaj ofendoj.