Panamaĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panamaĉapelo

Panamaĉapelo estas la nomo por specifa ĉapelo. Panamaĉapeloj estas faritaj el la plektitaj folioj de la Carludovica palmata.

Hodiaŭ la plej multaj panamaĉapeloj estas farataj en Cuenca (Ekvadoro). La ĉapeloj ankoraŭ nuntempe estas farataj per manlaboro sed tamen estas malmultekostaj ĉar la produktado proksimume daŭras nur du tagojn.

La plej bonaj ĉapeloj estas teksitaj en la Kantono Montecristi. Ili havas la plej altan teksdensecon kaj uzeblas dum homa vivtempo. Daŭras multajn monatojn por fari tian kvalitoĉapelon kaj tial ili estas sufiĉe multekostaj.

Alie ol la nomo sugestas la panamaĉapelo ne venas el Panamo, sed el la provinco Manabí en Ekvadoro. La ekvadoranoj nomas iliajn ĉapelojn tial ne panamaĉapelon. En Ekvadoro ili nomiĝas "sombreros de paja toquilla", (ĉapeloj el toquillapajlo).