Panas Mirnij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panas Mirnij

Panas MIRNIJ (ps. de Panas RUDĈENKO) ukraine Панас Мирний (13-a de majo 1849 - 28-a de januaro 1920) estis prozisto kaj dramverkisto. Naskiĝis en urbo Mirhorodo, laboris en juĝejo. De 1871 loĝis en Poltavo kaj tie ĝis 1917 laboris kiel librotenisto en trezorejo kaj aliaj financaj institucioj, atinginte altan postenon de la ŝtat-oficisto.

Verkis rakontojn, novelojn, dramojn, preskaŭ ĉiuj de kiuj aperis eksterlande. Kolektis riĉan materialon de ukraina folkloro, kiun poste du-volume eldonis lia frato Ivan Bilyk. La aŭtoron glorigis romano "Ĉu muĝas bovoj, se manĝejo plenas?" (ukraine: Хіба ревуть воли, як ясла повні?), ĉapitron de kiu por Ukraina antologio esperantigas Gregoro Berezin.