Pandemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pandemio (de la greka πανδημία = tut-popola) estas plur-regiona aŭ eĉ tutmonda disvastiĝo de iu malsano. Kontraste al epidemio ĝi ne estas limigita al iu certa regiono.

Pandemioj praktike eblas nur pro la modernaj ebloj de rapida interkontinenta vojaĝado. Antaŭ la grandskala aviadila vojaĝado la informo pri epidemioj kutime estis pli rapida ol ties ekster-regioniĝo, kaj je bezono eblis bari epidemiojn per kvaranteno.