Pano Kufonisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pano Kufonisi
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco114 m [+]
Koordinatoj36° 56′ N, 25° 36′ O (mapo)36.9405625.60694Koordinatoj: 36° 56′ N, 25° 36′ O (mapo)
- koordinatoj36° 56′ N, 25° 36′ O (mapo)36.9405625.60694Koordinatoj: 36° 56′ N, 25° 36′ O (mapo) [+]
Areo5,77 km² (577 ha) [+]
Loĝantaro399 [+] (2011)
Poŝtkodo84300 [+]

Pano Kufonisi (Grekio)
Pano Kufonisi (Grekio)
DEC
Map
Pano Kufonisi

Vikimedia Komunejo:  Pano Koufonisi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de ambaŭ Kufonisi-insuloj en la Egea Maro

Pano Kufonisi - greke Πάνω Κουφονησι, "Supra Kufonisi" - estas insuleto en la Egea Maro, inter la kontinenta parto de Grekio kaj tiu de Turkio. La insulo apartenas al la administra regiono Suda Egeo de Grekio, kaj al la insularo kaj provinco Cikladoj. Administra centro de la insulo estas la samnoma havena urbo Pano Kufonisi.

La insulo troviĝas tuj najbare de la insulo Kato Kufonisi, kaj proksimume 5 kilometrojn sudoriente de Naksoso. Kun amplekso de pli-malpli 4 oble 3 kilometroj la preskaŭ ronda insulo estas malgranda, kaj kun alteco de ne pli ol 110 metroj ankaŭ relative ebena.

Dum la jaro 2001, sur la insulo vivis 270 loĝantoj, preskaŭ ĉiuj en la ĉefa loĝloko. Ĉefaj enspezoj estas fiŝkaptado, ne plu multe da agrikulturo, sed kompense pli kaj pli da ĝermanta turismo. Intertempe pramoj regule alvojaĝas la insulon, kaj ekzistas tranokteblecoj por feriantoj. Ankaŭ iuj tavernoj ekzistas sur la insulo.