Paparoa Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Paparoa Montaro aŭ en angla Paparoa Range estas montaro en la Okcidentmarborda Regiono de la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi situantas laŭlonge de la marbordo inter la riveroj Buller kaj Grey, kun la Inangahua oriente. Parto el la montaro estas protektita kiel Nacia Parko Paparoa. Ene de tiu parko, okazis la katastrofo de 1995 (falo de rigardejo kaj morto de 14 homoj).

Oni trovis gravajn kuŝejojn de karbo en la Paparoa,[1] kaj oni konstruis du fervojojn nome Blackball Branch/Roa Incline kaj Rewanui Branch por havigi aliron al la minoj. Ili jam ne funkciis sed tiam ili estis famaj pro uzado de bremsa sistemo Por helpi la descendon.[2]

Nombraj specioj kaj de flaŭro kaj de faŭno troviĝas en la Paparoa, same kiel ĉe deklivoj kaj subaj valoj. Unu el gravaj vegetalaj elementoj estas la filiko Blechnum discolor.

La plej alta punkto en la Paparoa estas Monto Uriah ĉe 1,501 m, kaj ankaŭ nombraj aliaj pintoj estas pli altaj ol 1,200 m. La Montaro Papahaua norde de la Gorĝo Buller estas geologia pluo de la Paparoa.[3]

Koordinatoj: 42° 0′ S 171° 35′ O / 42.000 °S, 171.583 °O / -42.000; 171.583 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frederick Ernest Bowen, "Paparoa Range", 1966 Encyclopaedia of New Zealand
  2. Geoffrey B. Churchman kaj Tony Hurst, The Railways of New Zealand: A Journey Through History (Auckland: HarperCollins, 1991), pp. 193–7.
  3. Bowen, "Paparoa Range", 1966 Encyclopaedia of New Zealand