Rivero Buller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Buller
rivero
Bazaj informoj
Longeco 170 km
Fluo
Enfluejo Tasmana Maro
Geografio
Landoj Nov-Zelando
Regionoj Tasmana Regiono
Map
vdr
Rivero Buller.

La rivero Buller estas en la Suda Insulo de Novzelando.[1] Ĝi estas unu el plej longaj riveroj de la lando, kaj fluas dum 170 kilometroj el Lago Rotoiti tra la gorĝoj Buller kaj al Tasmana Maro ĉe la urbo Westport. Ĉar la lago Rotoiti mem estas nutrata de la rivero Travers oni povas konsideri, ke la fonto de la rivero Buller estas la baseno de la rivero Travers, ĉe la nordaj deklivoj de la Monto Travers ĉe la montaro Saint Arnaud. La Paparoa Montaro separas la riveron Buller el la rivero Grey. Grava flaŭro kaj faŭno troviĝas ĉe la baseno de la Buller, multo el kiu etendas al la deklivoj de la montaro Paparoa.

La maoria nomo por la rivero Buller, nome Kawatiri, estas rare uzata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopedia of New Zealand (1966)