Papigebla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papigebla (itale papabile, pl. papabili) estas neoficiala esprimo, unue elpensita de Vatikanologistoj kaj nun uzata internacie (italaforme) en multaj lingvoj por priskribi katolikan viron, plejofte kardinalon, kiu estas konsiderata verŝajnan aŭ eblan kandidaton en papo elekto. La vorto analizeblas kiel "pap'-ig-ebla".

En kelkaj kazoj la kardinaloj elektis "papigeblan" kandidaton. Inter tiaj kandidatoj estis Eugenio Pacelli (Pio la 11-a), Giovanni Battista Montini (Paŭlo la 6-a), kaj Joseph Ratzinger (Benedikto la 16-a). Tamen, foje la Kolegio de Kardinaloj elektas viron kiu ne estis konsiderata papigebla de la plimulto de Vatikano-observantoj. En la lastaj jaroj tiuj kiuj estis elektitaj papo, kvankam ili ne konsideriĝis papigeblaj, inkludas Johano la 23-a, Johano Paŭlo la 1-a, kaj Johano Paŭlo la 2-a. Ekzistas diraĵo inter Vatikanologistoj: "Li kiu eniras la konklavon kiel papo, eliros kiel kardinalo."

La listo de papigebloj grade ŝanĝiĝas dum kardinaloj maljuniĝas. Ekzemple, Carlo Maria Martini laŭsupoze estis papigebla, ĝis la momento kiam li demisiis je la aĝo de 75 jaroj. Ĉar Benedikto la 16-a estis unu el la plej maljunaj viroj en la listo de 2005, la plimulto de la viroj en la malnova listo restas inter liaj verŝajnaj posteuloj.

En la itala lingvo, la vorto papabile ankaŭ uziĝas por malpli sanktaj elektoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]