Papirusoj de Elefantine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
juda peto je rekonstruo de templo

La papirusoj de Elefantine estas kolekto de antikvaj judaj manuskriptoj datitaj je la 5-a jarcento a.K. Ili venas de juda komunumo ĉe Elefantine, tiam nomita Yeb, la insulo en Nilo ĉe la limo al Nubio, kiu estis verŝajne fondita kiel armea instalaĵo en proksimume 650 a.K. dum la regado de Manasseh, helpi Faraonon Psammetichus 1-a en lia nubia kampanjo (militiro). La seka grundo de Supra Egiptujo konservis dokumentojn de la egiptaj limofortikaĵoj de Elefantine kaj Syene (Asŭano). Centoj de tiuj Elefantinaj papirusoj, skribitaj en hierata kaj demotika egipta, aramea, greka, latina kaj kopta, montras periodon de 1000 jaroj. Juraj dokumentoj kaj deponejo de leteroj pluvivis, aperis sur la loka "griza merkato" de antikvaĵoj, komence en la malfrua 19-a jarcento kaj estis disigitaj en plurajn okcidentajn kolektojn.

Kvankam kelkaj fragmentoj en papiruso estas multe pli malnovaj, la plej granda nombro da papirusoj estas skribita en aramea, la lingva frankao de la Persa Imperio. Dokumentoj de la juda komunumo inter soldatoj postenigitaj ĉe Elefantine sub persa rego, 495-399 a.K. La Elefantinaj dokumentoj inkludas leterojn kaj laŭleĝajn kontraktojn de familiaj kaj aliaj arkivoj: divorcaj tekstoj, liberigo de sklavoj, komercado, ĝi estas valora fonto de scio pri leĝo, socio, religio, lingvo kaj nomscienco, la foje surprize malkaŝa studo de nomoj.

La "Pesaĥa letero" de 419 a.K. (malkovrita en 1907), kiu donas detalajn instrukciojn por konvene konservi Pesaĥon, troveblas en la Egipta Muzeo de Berlino.

Pliaj Elefantinaj papirusoj troveblas en la Bruklina Muzeo. La malkovro de la Bruklin-papirusoj estas rimarkinda rakonto mem. La dokumentoj unue estis akiritaj en 1893 fare de Novjorka ĵurnalisto Charles Edwin Wilbour. Post kuŝado en stokejo dum pli ol 50 jaroj, la papirusoj estis ekspeditaj en la egipta sekcio de la Bruklin-Muzeo. Tiutempe la akademiuloj realigis, ke "Wilbour akiris la unuajn Elefantinajn papirusojn".