Paradokso de la ĉiopoveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Averroes (1126-1198), folozofo kiu diskutis la paradokson de la ĉiopoveco.[1]

La paradokso de la ĉiopoveco estas aro da paradoksojantinomioj, kiuj traktas la aferon pri la kapablo aŭ limoj kiun ĉiopova estaĵo havas en siaj agoj. Pli specife ĉi paradoksoj analizas ĉu la ĉiopova estaĵo povus aŭ ne realigi agon kiu limigus sian propran lertecon por realigi aliajn agojn. La argumento indikas ke se ĉi tiu estaĵo povas fari tiajn agojn, povas ja limigi sian propran lerton por fari agojn kaj sekve ĝi ne kapablas ekzekuti ĉiujn agojn, kaj se ĝi ne povas limigi siajn proprajn agojn, tiam ĝi neniam estus kapabla fari ĉiujn agojn.[2] La paradokso ĝenerale temas pri la ĉiopova Dio de la abrahamaj religioj, sed ĉi tio ne estas nepra kondiĉo por ĝin formuli.

Versio de la paradokso de la ĉiopoveco estas la tiel nomata paradokso de la ŝtono: «Ĉu povas ĉiopova estaĵo krei ŝtonon tiel pezan ke eĉ li/ŝi ne kapablus ĝin levi?» En tiu kazo, ŝajnas ke la estaĵo ĉesus esti ĉiopova; male, la estaĵo ne estis ĉiopova laŭ oni indikis komence.[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Averroes, Tahafut al-Tahafut (The Incoherence of the Incoherence) trans. Simon Van Der Bergh, Luzac & Company 1969, sections 529-536
  • Suber, P. (1990) The Paradox of Self-Amendment: A Study of Law, Logic, Omnipotence, and Change. Peter Lang Publishing. ((En la web))
  • Savage, C. Wade. “The Paradox of the Stone” Philosophical Review, Vol. 76, No. 1 (Jan., 1967), pp. 74-79 doi:10.2307/2182966