Parergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel parergoj (laŭ la pluralo de la malnovgreka πάρεργον parergon "akcesoraĵoj, kromverkoj") oni nomas aneksaĵojn, kromverkojn kaj kolektojn de malgrandaj traktaĵoj. Ofte tiuj ĉi prezentas ankaŭ kompletigojn por aliaj verkoj.

La nocio estas maloftege uzata kaj ne trovebla en reta vortaro. Nur malmultaj verkistoj uzis ĝin, ekzemple Arthur Schopenhauer (Parerga und Paralipomena), Max Stirner (Parerga, Kritiken, Repliken) aŭ Jacques Derrida. Richard Strauss uzis ĝin en siaj Parergoj por la Sinfonia Domestica, op. 73 por piano kaj orkestro.

Krom tio en arthistorio parergoj estas la ekipaĵo de pejzaĝpentraĵoj en bildoj de la 17-a ĝis 19-a jarcentoj per figuroj kaj bestoj. Komparu pri tio Henry Keazor: Poussins Parerga. Quellen, Entwicklung und Bedeutung der Kleinkompositionen in den Gemälden Nicolas Poussins. Schnell & Steiner, Regensburg 1998, ISBN 3-7954-1146-7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Derrida: „Das Parergon“, en: la sama, Die Wahrheit in der Malerei. (franclingva originalo: La vérité en peinture, germana traduko de M. Wetzel). Vieno: Passagen, 1992. pj. 56-104