Paris Hilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paris Hilton
Paris Hilton
Paris Hilton
Persona informo
Naskonomo Paris Whitney Hilton
Naskiĝo 17-an de februaro 1981
en Novjorko, Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Marywood-Palm Valley school • Dwight School • Provo Canyon School • CEDU • Cascade School • The Buckley School • Professional Children's School
Subskribo Paris Hilton
Familio
Patro Richard Hilton
Patrino Kathy Hilton
Frat(in)oj Nicky Hilton • Conrad Hughes Hilton
Edz(in)o Carter Reum
Amkunulo River Viiperi • Edward Furlong • Stavros Niarchos • Thomas Gross • Rick Salomon • Jason Shaw • Nick Carter • Paris Kassidokostas-Latsis • Chris Zylka • Doug Reinhardt • Carter Reum • Benji Madden
Infanoj 2
Parencoj Prinz von Anhalt
Marcus Eberhardt
Okupo
Okupo aktorokantistomodeloentreprenisto • mondumano • televida aktoro • filmaktoro • diskĵokeo • mododezajnisto
TTT
Retejo http://www.parishilton.com
vdr


Paris Whitney HILTON (* 17-a de februaro 1981 en Novjorko, Usono) estas filino de Richard Hilton kaj Kathy Richards-Hilton, kiuj ambaŭ produktis televidajn seriojn kiel The Fear Factor aŭ veramuzon The Good Life. Paris havas pli junan fratinon Nicky kaj 2 pli junajn fratojn Baron kaj Conrad Hilton.

La praavo de Hilton, Conrad Hilton († 1979), fondis la hotelimperion en 1919 en Teksaso, en 2004 la imperio entenas ĉ. 3.000 hotelojn en 80 diversaj landoj. Paris kaj Nicky Hilton iam heredos la tutan Hilton-Imperion kaj tiel iĝos la plej riĉaj virinoj de la mondo.

Ŝi lernis en la Canterbury School en Connecticut, en la Buckley School en Sherman Oaks, Kalifornio kaj lastfoje en Dwight School en New York City. La lernadon ŝi finis 16-jaraĝa kaj jam 19-jaraĝa ŝi komencis publik-malferme la altsocian vivon.

Ŝi estis fotomodelo por modogazetoj kaj por kelkaj mododizajnistoj. Ŝi ankaŭ sukcesis kunludi en kelkaj ne tro konataj filmoj. Ŝi akiris sukceson nur kun la serio: The Simple Life, kie ŝi kun ŝia amikino Nicole Richie vizitis la urbetan Usonon. Ŝia rolo tie estis granda nacia kaj internacia sukceso. Ŝi elprovis sin kiel kantistino kun la debuta albumo Screwed. Heiress Records.

Ŝi kun ŝia fratino Nicky Hilton vivĝuas grandan lukson. Ŝi estas iomete narcisma, ekshibicionisma, ĉar ekz. ŝi permesis surretigi pornografian filmon pri sia seksumado kun Rick Salomon. Ŝi prenis el la profito procenton.

Paris Hilton malrespektis plurfoje trafikajn regulojn (ŝi kondukis eĉ ebrie), pro kio oni deprenis la stirpermesilon. Tamen ŝi poste stiris aŭtomobilon sen permesilo kaj sen lumo. Pro tio oni kondamnis ŝin je 45-taga restado en prizono en 2007, kion ŝi komencis plenumi ekde la 4-a de junio. Li jam liberiĝis la 7-an de junio pro medicina kialo kaj la restantan 40 tagojn li volis plenumi en hejmaresto, sed la juĝisto ekzamenis ŝian medicinan staton kaj revenigis ŝin en la prizonon.

Filmografio

Eksteraj ligiloj