Parkoj de Komenský
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Parkoj de Komenský (ĉeĥe Komenského sady) estas parko troviĝanta en Ostrava, en ties urboparto Moravia Ostrava kaj Přívoz, loka parto Moravia Ostrava, laŭlonge rivero Ostravice kaj strato Sadová.
La parkoj estas longaj 1,8 km kaj ili estas centro de ripozo kaj sporto. Ĉi tie troviĝas kovritaj kaj eksteraj tenisludejoj. En la jaro 1924 ĉi tie estis fondita la unua ĉeĥa tenisklubo en la urbo. Sian tenisan junaĝon ĉi tie travivis Ivan Lendl, gajninto de Davis Cup, U.S. Open, French Open. Lendl estas naskiĝinto el Ostrava kaj li loĝis proksime de Parkoj de Komenský.
La parkoj estas urba centro de biciklado, kurvojoj,vicrada sketado, promenoj. Por gepatroj kun infanoj servas ekstera kaj interna infana anguleto.