Parley Parker Christensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parley Parker CHRISTENSEN [kristensen] (17-a de julio 1868 en Weston10-a de februaro 1954) estis usona esperantisto, advokato kaj magistratano de Losanĝeleso.

Sekretario de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prezidento de ŝtata parlamento 1910-12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj por prezidento de Usono (1920). Vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en 1920-22 uzante Esperanton. Vicprez. de EANA 1931-32. Instruis Esperanton en superaj lernejoj de Losanĝeleso kaj Pasadena (Kalifornio).

Poste, li servis kiel magistrato por la 9-a distrikto de Losanĝeleso du fojojn.

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto