Paroĥo Assumption/Assomption
Aspekto
paroĥo Assumption (Luiziano) | |
Mapo | |
Situo en Luiziano | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 31-a de marto 1807 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Luiziano |
Ĉefurbo | Napoleonville |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
944 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
21 039 22 / km² |
La paroĥo Assumption aŭ Assomption, ankaŭ nomebla Ĉielenpreno aŭ Ĉieliro (angle Assumption Parish, france Paroisse de Assomption) estas civila paroĥo de Usono en la subŝtato Luiziano, komparebla al usona kantono. La paroĥa nomo aludas al la katolika doktrino de ĉielenpreno de Maria, france nomata Assomption. La administra centro estas la urbo Napoleonville, nomata laŭ la loka plantejo-posedanto J. L. Napoleon, ne laŭ Napoleono Bonaparte. La paroĥo estis fondita la 31-an de marto 1807.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la paroĥo vivis 21 039 personoj sur areo de 944 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². La paroĥo kun du najbaraj paroĥoj dividas la lokan lagon Verret.