Paro Fels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paro FELS)
Isidoro (Izraelo) Fels dum UK 1912
Regina Fels dum UK 1912

Isidoro (Izraelo, Izak) FELS, doktoro kaj lia edzino Regina estis hebreaj esperantistoj el Lwów (jen la pola nomo, ukraine Lviv). Li estas kuracisto, naskita en 1870, ŝi en 1877. En sia hejmurbo ili laŭvice prezidadis multajn jarojn la Esperanto-Grupon. La infanoj parolis Esperanton antaŭ ol sian gepatran lingvon.

La geedzoj estis murditaj de germanoj en 1941 kadre de la dua mondmilito en Lvivo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Memore al tiuj, kiuj foriris… en Pola Esperantisto, jaro 34, no 2-3 (junio 1946), p. 29