Paroka Preĝejo Nia Sinjorino de la Ĉieliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Paroka Preĝejo Nia Sinjorino de la Ĉieliro (hispane Iglesia Parroquial de Nuestra Señora de la Asunción) troviĝas en Valdemoro, sude de la Madrida Regiono. El baroka stilo, ĝi estas la plej grava konstruaĵo de la monumenta ensemblo de la municipo. Ĝi konsistas el centra navo kun kvar flankaj kapeloj ĉiuflanke. Nordokcidente elstaras la sonorilturo finita en 1764 kaj antaŭnelonge reformita.

La ĉefa altaro estas ornamita de tri pentraĵoj. Maldekstre dekstren: “Sankta Petro Martiro”, de Ramón Bayeu, “La Ĉieliro de la Virgulino”, de Francisco Bayeu, kaj “Apero de la Virgulino al Sankta Juliano, episkopo de Kvenko” de Francisco de Goya. Ĉi lasta pentraĵo, eĉ se konsiderata kiel sekundara en la verkaro de Goya, estas konsiderata kiel la heredaĵa juvelo de la urbo. Ankaŭ menciindas aliaj pentraĵoj de Claudio Coello (“Sankta Francisco Javier” kaj “Sankta Ignacio de Loyola”), kaj pluraj freskoj de Antonio van de Pere. Ankaŭ elstaras la Paroka Arkivejo, kun dokumentoj el la 15-a jarcento, kaj la Orgeno, el 1737.

Ĝi estas inkluzivita en la Ĝenerala Registro de la Kultura Heredaĵo de la Hispana Kulturministerio.