Partio por Paco, Demokratio, Repaciĝo kaj Rekonstruo
La Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo (france Le Parti pour la Paix, la Démocratie, la Réconciliation et la Reconstruction; PPDRR) aŭ PPDRR-Abavandimwe estas malgranda politika partio en Burundo. Ĝi estis registrita la 17-an de marto 2004 kaj iĝis la 24-a politika partio de la lando.[1] Ĝia gvidanto tiutempe estis Jean Léopold Nzobonimpa. Tamen jam en la mezo de decembro 2004 ĝin gvidis la pastro Athanase Hakizimana.[2] En la 19-an de julio 2009 la partio estis menciita sub la nomo PPDRR-Abavandimwe kaj tiumomente ĝin estris Aloys Baricako.[3]
PPDRR iĝis unu el 10 partioj, kiuj ne subskribis la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.[4] La partio partoprenis komunuman balotadon en 2005 kaj gajnis unu postenon de la konsilisto de komunumo en la komunumo Shombo (provinco Karuzi).[5] Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por PDRP voĉdonis 1 964 elektantoj (0,08 %) kaj ĝi ne akiris eĉ unu lokon en la Nacia asembleo.[6]
La 17-18-an de decembro 2008 iu oficiulo en la komunumo Kanyosha (provinco Bujumbura Rural) estis arestita pro sia aparteno al PPDRR. Baldaŭ li/ŝi estis liberigita.[7]
Referencoj
- ↑ UNITED NATIONS. Office for the Coordination of Humanitarian Affairs in Burundi angle
- ↑ Planning for Burundi’s Future: Workshop on Managing TheElections and the Role of the PoliticalPartiesBujumbura, Burundi December 14, 15 &17, 2004 angle
- ↑ LETTRE DES PARTIS POLITIQUES AU SECRETAIRE GENERAL DES NATIONS UNIES. République du Burundi. Partis Politiques. Bujumbura, le 14 Juillet 2009 france
- ↑ Burundi - Accord de partage de pouvoir au Burundi, Prétoria, 06 août 2004 france
- ↑ La rezultoj de la komunuma balotado 2005 en la provinco Karuzi angle
- ↑ LES RESULTATS DES ELECTIONS LEGISLATIVES BURUNDAISES france
- ↑ Pursuit of Power. Annex 2: Arrests Believed to be Politically-Motivated, July 2008-April 2009 angle