La 4-an dejulio ĉi tiun balotadon partoprenis ĉ. 77% registritaj elektantoj. Entute ĉio estis trankvile, nur en Buĵumburo okazis incidento, rezulte de kiu estis malgrave vundita soldato de la Naciaj defendaj fortoj. CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) ricevis 57,8% voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (franceFront pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 21,6% voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (franceUnion pour le Progrès national; UPRONA) — 7,1%, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,9%, La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (franceMouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1%. Post la fino de la kalkulado, la prezidanto Domitien Ndayizeye (la gvidanto de FRODEBU) publike gratulis Pierre Nkurunziza pro venko de lia partio.[1] Por garantii la etnan (60/40) proporcion kaj virinan reprezentadon (30%), post la fino de la kalkulado en la Nacian asembleon estis aldone kooptitaj 18 deputitoj (inkluzive de 3 tvaoj).