Burunda konstitucia referendumo 2005
Aspekto
La Burunda konstitucia referendumo en 2005 okazis la 28-an de februaro 2005 kaj estis destinita aprobi (aŭ refuti) la novan konstitucion de la lando.
La referendumo estis aranĝita surbaze de la nacia elekta leĝo de 1993.[1] La 28-an de februaro 2005 la referendumo sukcese okazis. Ĝin partoprenis 92,4 % registritaj voĉdonantoj (2 894 372 el 3,3 milionoj), el ili 92,02 % aprobis la konstitucion. La 6-an de marto la Konstitucia tribunalo oficiale konfirmis la rezultojn de la referendumo kaj aprobis la konstitucion. Observadon pri balotado faris ĉ. 600 civilaj observantoj, kiuj ne denuncis gravajn leĝorompojn.[2]
Rezultoj | Voĉdonoj | % |
---|---|---|
Por | 2,607,852 | 92,02 |
Kontraŭ | 226,235 | 7,98 |
Entute (partoprenis 92,4 %) | 2,834,087 | 100.00 |
Voĉdonoj nevalidaj | 60,285 | |
Entute voĉdonoj | 2,894,372 | |
Registritaj voĉdonantoj | 3,132,494 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La tria raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 8-an de marto 2005 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
- ↑ La kvara raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 19-an de majo 2005 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
|