Tvaoj de la Grandaj lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tvaoj)
Tvaoj de la Grandaj lagoj
Tvao kun tradicia pafarko kaj sago
etno
Twa
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ruando
Burundo
Demokratia Respubliko Kongo
Tanzanio
Ugando
Lingvo(j)
burunda, kiga, franca, angla
Religio
7% Kristanismo[1]
Parencoj
tutsioj, hutuoj
vdr

La tvaoj (angle Twa, ankaŭ konata kiel Batwa) estas pigmea popolo, kiu estas la plej antikva loĝantaro de la regiono de Grandaj lagoj en Afriko. Nuntempe la popolo renkonteblas en Ruando, Burundo, Ugando, kaj en la okcidenta parto de Demokratia Respubliko Kongo. En 2000 la suma popolkvanto estis proksimume 80 000 homoj, pro kio tiu popolo restas nur unu el la minoritataj popoloj en tiuj landoj[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam hutuoj, unu el la bantuaj-popoloj, alvenis al la regiono, ili subigis tvaojn. Ĉirkaŭ la 15-a jarcento de nova erao, tutsioj, la Nilotika popolo, ankaŭ almigris ĉi tien kaj ekdominis super kaj la tvaoj kaj hutuoj. Tvaoj parolas la saman lingvon, Kinjaruanda, kiel Hutu kaj Tutsi. Dum pluraj jarcentoj Tva estis nur malgranda minoritato en tiu areo (nuntempe ĉ. 1 % de popolkvanto en Ruando kaj Burundo) kun nesignifa politika rolo.

Tvaoj ofte malakceptis partopreni en diskutoj pri konflikto inter la hutuoj kaj tutsioj, kiu atingis sian kulminon en Ruanda genocido en 1994. Tamen, ĉirkaŭ 30 % de la tvaoj estis mortigitaj en Ruando en tiu tempo[2].

Nuntempa situacio[redakti | redakti fonton]

Tradicia danco de Tva

Tradicie la tvaoj estis duonnomada popolo kun la ĉefokupoj de ĉasado kaj kultivado, loĝanta en montaraj arbaroj. Pro elradikigo de tiuj arbaroj por agrikulturaj celoj, konstruo de loĝejoj, industriigo de la regiono kaj establo de naturrezervejoj, la tvaoj estis devigitaj forlasi tiujn teritoriojn kaj serĉi novan loĝlokon. Pro tio multaj el ili nun estas sen propra hejmo kaj devas vivi en malriĉeco. La rajtoj de la tvaoj pri la teritorioj, de kiuj ili estis forpelitaj, neniam estis agnoskitaj de la respektivaj landoj kaj ili neniam ricevis iun rekompencon por tio.

Infanoj de la tvaoj preskaŭ ne havas eblon edukiĝi kaj la reprezento de la komunumoj en la registraroj estas minimuma. Pro ilia pigmea deveno ili plu suferas pro antaŭjuĝoj kaj diskriminacio, perforto kaj ĝenerala ekskludo el la socia vivo[3][4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj pigmeaj popoloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnstone, Patrick, kaj Jason Mandryk. Operation World (Operaco Mondo). Waynesboro, GA: Paternoster Lifestyle, 2001.
  2. 2,0 2,1 Minoritatoj en Sieĝo: Pigemoj hodiaŭ en Afriko IRIN Esploro
  3. Forest Peoples Programme. http://www.forestpeoples.org/
  4. CAURWA (Communauté des Autochtones Rwandais). http://www.catgen.com/caurwa/EN