Ilia tutnombro estas proksimume 5,1 milionoj da homoj. Al la konga lingvogrupo apartenas krom la kongoj ankaŭ la vilioj, vili-kongoj kaj aliaj etnoj ene de la mezbantuaj lingvoj. Ilia religio estas plimulte la kristanismo. Ili antaŭ ĉio faras agrikulturon kiel sovaĝplantistoj kaj agrokultivistoj.
La kongoj estis la ĉefa etno de la iama afrika bantua regno Kongo, kiu ekzistis de la frua eŭropa Mezepoko ĝis la 17-a jarcento.