Paskalo (mezurunuo)
Aspekto
(Alidirektita el Paskalo (unuo))
La paskalo estas mezurunuo por premo : Pa = [ N / m2 ]. La unuo estas nomata laŭ Blaise Pascal.
Komunuzaj obloj
[redakti | redakti fonton]Pro la fakto, ke la paskalo estas relative malgranda mezurunuo kompare al komunuzaj valoroj, siaj dekobloj estas ofte uzataj:
- hektopaskalo (hPa) : 1 hPa = 100 Pa = 100 N/m2,
- kilopaskalo (kPa) : 1 kPa = 1 000 Pa = 1 000 N/m2,
- megapaskalo (MPa) : 1 MPa = 1 000 000 Pa = 1 000 000 N/m2,
- gigapaskalo (GPa) : 1 GPa = 1 000 000 000 Pa = 1 000 000 000 N/m2,
- terapaskalo (TPa) : 1 TPa = 1 000 000 000 000 Pa = 1 000 000 000 000 N/m2.
Rilatoj kun aliaj mezurunuoj
[redakti | redakti fonton]Alia ofte uzatas prem-unuo: bar,
100 000 Pa = 1 bar = 1000 mbar
100 Pa = 1 hPa = 1 mbar.
Pri meteorologio, ofte uzatas la prem-unuo: atm,
1 atm = 101 325 paskaloj, aŭ 1 013,25 hektopaskaloj, aŭ 0,101 325 megapaskaloj.