Patagonio
Patagonio aŭ Patagonujo [1] estas vasta plata regiono en la ekstrema sudo de Sudameriko. Ĝi apartenas al Argentino kaj Ĉilio, kaj estas multe malpli dense loĝata ol aliaj partoj de ĉi tiuj landoj (ĉ. 2 homoj por 1 kvadrata kilometro).
Kvankam ne ekzistas preciza limo, kutime oni konsideras Patagonio terenon suden de la riveroj Rio Colorado (Argentino) kaj Rio Bio Bio (Ĉilio). En Argentino oni konsideras apartan geografian regionon nome Argentina Patagonio.
La karakteriza aspekto de Patagonio estas stepa : t. n. Patagona Stepo.
Ekonomio bazas sin sur turismo (precipe en la ĉilia parto, kie estas ĉ. 80 mil turistoj jare) kaj ŝafobredado (precipe en la argentina parto).
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.849
Biogeografio
Biogeografie Patagona Stepo estas unu el la tersupraĵo-tutmondaj 200-regionoj. Tiuj ĉi estas nombro da kunigitaj ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro sia graveco pri la naturprotekto.
Vidu ankaŭ
- Lago de Bonaero (aŭ Ĝenerala Carrera Lago) - la plej granda lago de Patagonio
- Konuso Suda