Saltu al enhavo

Rivero Colorado (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rio Colorado)
Rivero Colorado (Argentino)
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 1 200 km
Fluo
Enfluejo Atlantiko
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj [[]]
Map
vdr
Fluejo kaj baseno de la rivero Colorado oranĝe. Flave la baseno de la rivero Desaguadero, kiu formis parton de la baseno de Colorado ĝis komenco de la 20a jarcento.

La rivero Colorado [koloRAdo] (Ruĝa Rivero) estas rivero de centra-suda Argentino kiu ekfluas en la Andoj kaj elfluas en la Argentina Maro. Preskaŭ konvencie markas la nordan limon de la Argentina Patagonio, ĉefe ĉe siaj meza kaj malsupra eroj, formante kun la rivero Negro interriveran areon.

Akvokvanto

[redakti | redakti fonton]

La averaĝa aktuala akvokvanto (februaro de 2006) estas de 130 m³/s, kvankam okazas regulaj kreskoj (inundoj) en periodoj de 11 jaroj. Dum tiaj kreskoj la akvokvanto povas superi la 11.000 m³/s. Ĉiujare la maksimumaj ordinaraj akvokvantoj okazas aŭguste kaj septembre (epoko de malfrostiĝo), kiam la akvokvanto estas de 500 m³/s.

Aliaj datumoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝi longas 1.114 km kaj ties baseno estas de 350.000 km². Ekfluas je 3.000 m super marnivelo.