Argentina Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina Maro
maro [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj46° 0′ 0″ S, 63° 0′ 0″ U (mapo)-46-63Koordinatoj: 46° 0′ 0″ S, 63° 0′ 0″ U (mapo)
Areo940 000 km² (94 000 000 ha) [+]

Argentina Maro (Atlantika oceano)
Argentina Maro (Atlantika oceano)
DEC
Map
Argentina Maro
Vikimedia Komunejo:  Argentine Sea [+]
vdr
Mapo de la Suda Konuso de Sudameriko kie observeblas la Argentina Maro (plej helblue), kiel etenda regiono de la Atlantika Oceano.

Argentina Maro, en hispana origine Mar Argentino[1][2][3] estas la nomo donata ĉefe en Argentino al la sektoro de la Atlantika Oceano apuda al siaj kontinentaj marbordoj en Sudameriko. Difinita kiel ekoregiono, la Argentina Maro estas ĉekontinenta maro kiu enhavas la areon el estuaro de la Plata-Rivero norde (paralelo 35º Suda) al la insulo de la Ŝtatoj sude, kaj ekde la argentina marbordo ĝis la izobato de la 200 metroj de profondeco, kiu inkludas la areon de la Malvinoj. Difinita kiel politika limo, koincidas kun la ekonomia ekskluziva zono difinita de Argentino en sia kontinenta parto kaj la Malvinoj, inklude parton de la submara ebenaĵo Burdwood aŭ Namuncurá (proksimume 56º 30' Sude). Tio estas ĝis 200 marmejloj el la marborda linio.[4]

Ties larĝo varias inter 210 km ĉe Mar del Plata kaj 850 en la latitudo de la Malvinoj. La marborda linio plilongiĝas dum 4725 km.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dos colosos frente al mar. Paĝo 116. Nicolás Salom Franco, Pontificia Universidad Javeriana Facultad de Ciencias Jurídicas. Publikita de Pontificia Universidad Javeriana, 2003. ISBN 958-683-604-5, 9789586836043
  2. Dokumento de la usona registaro mencianta la Argentine sea
  3. Latin America. Paĝo 31. Verkita de Foundation for International Environmental Law and Development. Publikita de Blackwell, 1996
  4. El mar des-protegido: zonificación y conservación de la biodiversidad
  5. Manual de manejo costero para la provincia de Buenos Aires. Pág. 23. Federico Isla, Federico Ignacio Islas kaj Carlos A. Lasta (Eds.), Carlos A. Lasta. Kunlaboris Carlos A. Lasta, Universidad Nacional de Mar del Plata Staff. Publikita de EUDEM, 2006. ISBN 987-544-182-1, 9789875441828

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]