Pateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pateno estas liturgia objekto utiligita dum la Eŭkaristia celebrado, de la Katolika Eklezio, de la Ortodoksa Eklezio kaj de diversaj aliaj kristanaj eklezioj.
Ĝi povas esti konstruita per diversaj materialoj: ofte estas uzataj metaloj kiel oro kaj arĝento.
Laŭforme ĝi similas al malgranda cirkla plado.
Dum la Eŭkaristia Celebrado la hostio estas sur ĝin surmetita antaŭ ol esti konsekrita.

Okcidenta uzo[redakti | redakti fonton]

En la liturgio de la Katolika Eklezio kaj de aliaj okcidentaj eklezio, la pateno estas simpla pladeto, forĝita en metala kaj altvalora materialo.

Orienta uzo[redakti | redakti fonton]

En la uzo de la Ortodoksa Eklezio kaj de aliaj orientaj eklezioj la pateno estas nomata diskos (antikvgreke: δισκάριον = diskarion) kaj havas bazon sur piedo aŭ bazo firmita sube. la diskos kutime estas pli dekoraciita ol tiu okcidenta. Sur la diskos povas estis ĉizita ikono de Jesuo Kristo aŭ de la Theotokos.

La disko simbolas la Virgulinon Marian kiu ricevis Kriston en sia sino kaj lin akuŝis; ĝi simbolas ankaŭ la tombon kiu gastigis la postmortan korpon de Jesuo el kiu li resurektis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]