Paul Belloni Du Chaillu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Belloni Du Chaillu
Paul Belloni Du Chaillu, antaŭ 1903.
Paul Belloni Du Chaillu, antaŭ 1903.
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1835 (1835-07-31)
en Parizo
Morto 30-an de aprilo 1903 (1903-04-30) (67-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo apopleksio
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco FrancioUsono
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • zoologoverkisto
vdr
Du Chaillu kun gorilo

Paulus Belloni Du CHAILLU (naskiĝinta la 31-an de julio 1835 en Parizo, mortinta la 30-an de aprilo 1903 en Sankt-Peterburgo) estis esploristo kaj traafrika vojaĝisto el Franclando.

Estante filo de komercisto aktivinta en Gabono li baldaŭ familiariĝis kun la kutimoj, moroj kaj lingvoj de tiaj afrikaj regionoj. De la jaro 1851-a li faris vojaĝon en la pli centrajn regionojn de Afriko. En 1855, Du Chaillu iris Usonon de kie oni resendis lin al Afriko por trovi la fontojn de la rivero Kongo. Faris la instigon anoj de la Akademio Naturscienca de Filadelfio. Kvar anojn poste li rakontis ĉion en libro; li famiĝis ankaŭ ĉar estis li la unua persono kiu sukcesis transporti vivan gorilon ĝis Eŭropo.

Komence oni apenaŭ kredis la rakontitaĵojn de li. Dum dua vojaĝo inter 1863 kaj 1865 li iris disde la rivero Ogooué ĝis Rembo-Nkomi (12 1/2° de orient.long.) antaŭ oli devi interrompi la projekton kaj reiri al marbordaj regionoj pro tro danĝeraj minacoj fare de lokuloj. Pli malfrue li vivis en Novjorko, vizitis Skandinavion kaj Finnujon kaj troviĝis en Rusujo por fari studojn pri kamparana vivo. ussia]] de vita agrestri studia fecit.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • »Explorations and adventures in Equatorial Africa« (Londono 1861)
  • »A journey to Ashango-Land« (Londono 1867; editio Francica aucta »L'Afrique sauvage; nouvelles excursions au pays des Ashangos«, Parizo 1868)
  • »My Apingi kingdom, with life in the great Sahara« (Londono 1870)
  • »The country of the dwarfs« (Londono 1872)
  • »The land ot the midnight sun« (Londono 1881)

En siaj lastaj verkoj The Vikingage (1889) kaj Ivar the Viking (1893) troviĝas teorioj pruvi la skandinavan originon de la britoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Lepsiko 1906, p. 245-246 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]