Paul Nash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Totes Meer ("Maro de la Mortintoj"), fare de Paul Nash.

Paul NASH (n. la 11-an de majo 1889 en Londono - m. la 11-an de julio en Boscombe) estis brita pentristo kaj ligno-gravuristo.

Li laboris kiel oficiala artisto dum la du mondmilitoj, kaj provis bildigi la hororon en la tranĉeoj de la Unua mondmilito, aŭ patrolojn de ĉasaviadiloj dum la Dua mondmilito. Li ĉefe plenumis malgrandajn oleo-pentraĵojn, akvarelojn, gravuraĵojn kaj kelkajn fotojn.

Ĉefaj verkoj

  • The Ypres Salient at Night, 1918, Imperial War Museum, Londono.
  • Mineral Objects, 1939, Yale center for British Art, New Haven, Usono.
  • Circle of Monoliths, 1937-1938, City Art Gallery, Leeds, Anglio.
  • Monster Field, 1939, Durban Art Gallery, Sud-Afriko.