Paul Schirrmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Schirrmeister (1868-1945) estis eminentulo de la vivreforma movado, nome de la grundoreformo kaj natura kuracado.

Li estis de 1897 membro de la estraro de la Eden Gemeinnützige Obstbau-Siedlung (bienprojekto apud Oranienburg, kie ankaŭ estas instruata Esperanto), kunfondis 1898 la Bund deutscher Impfgegner (ligo kontraŭ vakcinado), prezidanto de Deutscher Bundes der Vereine für naturgemäße Lebens- und Heilweise (Prießnitz- Bund), kiu kutimis utiligi la presejon de Möller & Borel por siaj publikaĵoj.

Kiel redaktatanto de la revuo Der Naturarzt li certe havis kontakton kun la presejo.

Li estis prezidanto de Deutsche Gartenstadtgesellschaft (bv. kompari Parkurbo Esperanto kaj la vizito dum la UK en Cambrigde de la ĝardenurbo Leitchworth kun la gesinjoroj Zamenhof, gvidata de la fondinto Ebenezer Howard, esperantisto), kaj de la Zentralverbande deutscher Arbeiter- und Schrebergärten.

Poste li estis membro de NSDAP kaj vicprezidanto de Deutschen Volksgesundheitsbundes

fontoj[redakti | redakti fonton]