Pegazidoj
Pegazidoj | |
Patra korpo | C/1979 Y1 (Bradfield) |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Pegazo |
Rektascensio | 22h 40m |
Deklinacio | 15° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 7-a ĝis 13-a de julio |
Maksimumo | 9-a de julio |
Rapido | 70 km/s |
Zenita hora ofteco | 3 |
Listo de meteorfluoj | |
La Pegazidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 7-a ĝis la 13-a de julio, kun maksimumo atingita je la 9-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Pegazo, en regiono kiu proksimas la stelon Markabo. Je la tago de la maksimumo povas fali ĉirkaŭ kelkaj meteoroj ĉiuhore.
La meteoroj devenas de la kometo C/1979 Y1 (Bradfield).
Fonto[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Pegasids en la anglalingva vikipedio.