Pelaga zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akvo kiu estas en marolago kiu estas nek proksime al la fundo nek proksime al la bordo (surfaco) estas en la pelaga zono. La vorto pelaga devenas el la greka πέλαγος (pélagos) signife malferma maro. La pelaga zono povas esti imagata kiel supozata cilindro de akvo inter la mara surfaco kaj preskaŭ la fundo. Kondiĉoj ŝanĝas pli profunde en la akvokolono; la premo pliiĝas, la temperaturo falas kaj estas malpli da lumo. Depende el la profundo, la akvokolono, kiel ĉe la atmosfero povas esti dividata en diversaj tavoloj.