Pentimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristo kaj Maria en la domo de Nazareto, fare de Francisco de Zurbarán.

Pentimento (plurale pentimenti) estas itala artvorto: ĝi difineblas kiel difekto de pentraĵo, per kiu videblas spuroj de antaŭa verko. Ĝi devenas de tio, ke la artisto ŝanĝis la temon aŭ aspekton de sia verko dum la pentrado, kaj reuzis la saman tolon por ŝpari monon.

La vorto devenas de la itala pentirsi.