Pepsino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepsino
Kemia strukturo de la Pepsino
CAS-numero-kodo 9001-75-6

Pepsinopepsinazo (latine: pepsinum) estas protein-malkonstrua enzimo, transformante proteinojn en asimileblajn substancojn (la racia nomo estas pepsinazo). Ĝi troviĝas ĝenerale en la stomako de la vertebruloj.

Ĝi malkonstuas (hidrolizas) ĉefe la peptidajn ligojn apud la amoinokarbonacidoj ĉe la aromataj aminoacidoj. Ĝi estas produktata en la neaktiva formo de pepsinogeno kaj transformiĝas en acida medio (pH < 5,5) aŭtokatalite al aktiva pepsino. La molmaso de pepsinogeno estas 42.500, tiu de la pepsino estas 32.500, starante el longa polipptida ĉeno.

La optimuma pH-valoro por la enzimo estas 2, en baza medio ĝi iĝas malaktiva.

Oni uzas pepsinon ankaŭ por fermentado de fromaĝo.

La nomo de la trinkaĵo Pepsi derivas de pepsino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]