Perikratona fleksejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perikratona fleksejo estas zono de la longdaŭra malleviĝo ĉe la rando de platformokratono, evoluiĝanta samtempe kun la malleviĝo en apuda geosinklinala areo. Do la perikratona fleksejo estas la malnovega pasiva kontinenta rando, transformita per pli malfruaj tektonmovoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Dikeco de la platformaj formacioj kreskas direkte al la apuda geosinklinala areo. Kaze de fermo de la geosinklinala areo sur la perikratona fleksejo kuŝiĝas randa fleksejo, kiu estas pli juna strukturo ol la perikratona fleksejo.

Hidrokarbonaj kuŝejoj[redakti | redakti fonton]

La perikratonaj fleksejoj povas esti ligitaj al la zonoj de formiĝo de la hidrokarbonoj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Перикратонный прогиб // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 315. ISBN 5-85270-327-3.