Perkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perkalo[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo. Temas pri katuno, do maldensa malpeza kotona teksaĵo aŭ alivorte tolo el kotonaj fibroj, aparte delikata sed tamen densa. Pro tiuj eĉoj perkalo bone taŭgas kiel bazo de surpresaĵoj de palaj, delikataj koloroj kaj de malgrandaj detaloj. Ĝi aparte uzatas kiel materialo por litotukoj kaj kiel pufa internaĵo de kusenoj, sed ankaŭ utiligas kiel ŝtofo de ĉemizoj kaj bluzoj.

En la esperantlingva literaturo perkalo interalie menciiĝas en la romano Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev, tradukita de Kazimierz Bein.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 814
  2. I. S. Turgenev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 5a, p. 25a