Permakulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Permakulturo estas metodo por konstrui ekosistemon similan al naturo por vivteni homojn. La metodo estis kreata en 1974 de aŭstralianoj Bill Mollison kaj David Holmgren.

La kreintoj estis inspirataj de la fekunda arbaro de Tasmanio, kiu estis tute mala de senpluva, eroziataj regionoj de Aŭstralio. Kune ili kreis metodon por konstrui sistemojn kiuj estu diversaj, stabilaj, kaj rezistemaj. La filozofio diris ke homoj estas ero de la naturo, ne aparta.