Permalloy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Permalojo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
strio de permalloy

La permalloy (alojo kun alta permeablo) estas magneta alojo el fero kaj nikelo malkovrita en 1914 de Gustav Waldemar Elmen de Bell Laboratories.

Konsistanta el proksimume 80% da nikelo kaj 20% da fero, ĝi havas altan magnetan permeablon kaj signifan  neisotropan magnetoresistancon. La valoroj de piezomagnetismo estas proksimaj al nulo kaj la koercitiveco estas malalta.

La alojo permalloy  havas relativan magnetan permeablon inter 50.000 kaj 100.000.[1]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Tiu alojo estas uzata en la transformatoroj kaj en la skribo- kaj legokapoj de la magnetaj registriloj (durdisko, bendoregistrilo ktp). Ĝi estas uzata ankaŭ en sensiloj por la mezuro de la magneta kampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kablo por telekomunikadoj kun envolvita kun bendo en mu-metalo (angle permalloy)

Permalloy estis evoluigita en la frua 20-a jarcento por kompensi por la induktancon de la kabloj de telegrafoj.[2] Kiam estis metita la unua transatlantika submara kablo en 1866, oni  trovis ke la longo kaŭzis distordon kaj reduktis la dissendrapidon de elektraj signaloj kaj sekve de la vortoj transdonitaj. La unua teoria klarigo de la kialo de tiu distordo estis farita de Oliver Heaviside en 1885.[3] La dana Carl Emil Krarup eltrovis ke ĉirkaŭvolvante la kablon per fera drato pliiĝis la induktanco, igante ĝin induktanco de ŝarĝo. La fero ne havis sufiĉe da magneta permeablo por kompensi la kablon. En 1914 de Gustav Waldemar Elmen. inventis permalloy-on kaj poste en 1923, li malkovris ke kun termika traktado oni povis pliigi ĝian magnetan permeablon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction to Magnetism and Magnetic Materials. ISBN 0-412-79860-3.
  2. 150 Years Of Industry & Enterprise At Enderby's Wharf.
  3. Bragg, L. Elektro (Londono: G. Bell & Filoj, 1943) p. 212-3.