Mu-metalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Industria konstruaĵo blendita per tavoloj el mu-metalo.

La mu-metalo (μ-metalo) estas alojo de nikelo kaj fero. Ĝi prenas sian nomon de la litero μ (muo) de la greka alfabeto, uzata kiel simbolo por reprezenti la magnetan permeablon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La mu-metalo estis inventita en 1923 fare de la brita firmao The Telegraph Construction and Maintenance Company Ltd., Londono[1], kiu faris kablon por la Western Union. La Western Union estis konkuranto de la Western Electric Company , kiu ŝirmis siajn kablojn kun la alojo permalojo. La patento de la permalojo apartenis al la Western Electric Company kaj la mu-metalo ebligis eviti la patenton.

Konstruo de elektra kablo ŝirmita per mu-metalo

La alojoj mu-metalo aŭ permalojo, estas tre utilaj por longaj submaraj kabloj. En la komenco de la 20-a jarcento oni malkovris, ke la mara akvo ĉirkaŭ la kablo produktas la distordon de la elsenditaj signaloj. La mu-metalo pligrandigas la induktancon de la kablo, kio ebligas korekton de la distordo.

La originala mu-metalo havas magnetajn karakterizaĵojn similajn al tiuj de permalojo sed la aldono de kupro pliigas la duktilecon kaj ebligas la produktadon de maldikaj dratoj.

Alojoj kaj iliaj utiligoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj tipoj de mu-metalo, depende de la fabrikanto. La mu-metalo "franca" estas kunmetita de 80% da nikelo, 15% da fero kaj 5% da molibdeno; ĝia simbolo laŭ la eŭropa normo estas NiFe15Mo5. La "germana" Mu-Metall estas kunmetita de 77% da nikelo, 15% da fero, 5% da kupro kaj 3% da molibdeno (NiFe15Cu5Mo3).

Tiu materialo havas tre altan magnetan permeablon, de la ordo de =50.000–140.000

Se la mu-metalo estas fleksita aŭ aliformigita la permeablo draste malpliiĝas al valoroj ĝis =150. Por denove plialtigi la valoron necesas ardigi la materialon.

La alta permeablo de la mu-metalo faras ĝin bonega materialo por deviigi la magnetajn kampojn statikajn aŭ malaltfrekvencajn.

Ĝi estas uzata por la fabrikado de magnetaj ŝildoj en industrio kaj esploro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Smith, WS, Garnett, HJ, New and improved magnetic alloys, and their application in the manufacture of telegraphic and telephonic cables, Brevet GB224972, déposé le 25 août 1923, traité le 25 novembre 1925.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]