Permana elektra generilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Permana elektra generilo estas elektra maŝino, aparato por generi elektron per energio de homa mano. Ofte oni uzis ĝin en la komencaj jaroj de la telefonado, kaj en la kampaj telefonoj.

Konsistaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Permanenta(j) magneto(j). La redimento kreskas pere de pliaj magnetoj. Ĝenerale estas 3-6 U-formaj magnetoj.
  2. Molferoj. Finoj de la magnetoj estas longigitaj per molferoj por teknikaj kialoj
  3. Bobeno. La fadeno produktiĝas el laka kupro.
  4. Dentoradoj. Oni turnas la tenilojn sekunde po 3 (=3 Hz). La dentoradoj faras la turnadon en proporcio 1:5, tial la rezulto estas proksimume 15 Hz kaj 90-120 Voltoj. Tio estas konvena al la telefono aŭ centralo.
  5. Kontaktiloj. En baza stato la kontaktiloj fuŝkontaktas la bobenon. Se alvenas tintilado, tio preteriras la bobenon kaj rekte trapasas la tintilon. Se oni ekturnas la krankon, la kontaktiloj tuj disiĝas, la induktoro estas funkcipova.
  6. Kranko. Simpla tenileto, kaze de fiksaj telefonoj la kranko estas fiksa, kaze de kampaj telefonoj estas formuntebla aŭ enfaldebla.