Pero Vaz de Caminha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pero VAZ de CAMINHA [perŭ vajz djkaminja] naskiĝis, eble en Porto, Portugalio meze 15-a jarcento. Li estis filo de Vasco Fernandes de Caminha, ĉevaliro de l' Duko de Bragança.

Li partoprenis de urbkonsilantaro de Porto kaj partoprenis la Batalon de Toro. Estis ĉevaliro de Afonso la 5-a kaj Manuel la 1-a.

En 1476, anstataŭigis sian patron kiel mastro de pesilo de monetfarejo. Tuj poste, li iĝis komercisto kaj estis nomita skribisto de fortikaĵo Feitoria de Calicute, en Hindio. Tie li mortis dum atako de maŭroj al fortikajo en la 15-a de decembro de 1500. De tiu batalo partoprenis la ŝiparo de Pedro Álvares Cabral tuj post malkovri Brazilon.

Caminha partoprenis de oficiala malkrovo de Brazilo kaj skribis leteron al reĝo Manuel la 1-a. Tiu letero, datita de la 1-a de majo de 1500, estas konsiderata la unua dokumento pri Brazilo.