Perturbo (astronomio)
En astronomio perturbo estas la modifo kiun la movado de astro spertas laŭ sia orbito kiel rezulto de la altiro praktikita de proksimaj astroj.
La planedoj, kometoj kaj satelitoj ne sekvas, ĉirkaŭ la centra stelo, la regulan elipson antaŭviditan de la leĝoj de Keplero kaj Neŭtono, sed prefere elipson kiu estas misformita per la altiro de ĉiu el la plej proksimaj aŭ plej masivaj astroj (precipe per tiu de Jupitero. La kalkulo de ĉi tiuj perturboj estas ekstreme kompleksa kaj kontentiga rezulto povas esti atingita nur per sinsekvaj alproksimaĵoj.
Sekularaj perturboj estas kaŭzitaj de tre malrapidaj cikloj (de ĝis milionoj da jaroj) kiuj povas influi la valoron de la ĉefa akso kaj de la discentreco, la klinon de la ebeno de la orbito kaj ĝian orientiĝon en la spaco. Kontinuaj perturboj havas multe pli mallongajn periodojn. Se la ĉefa astro, nome la astro konsiderita (kiu rotacias ĉirkaŭ tiu) kaj la perturba astro ne havas siajn orbitojn en la sama ebeno, okazas kontinua, kvankam ne unuforma, retrogradiĝo de la linio de la nodoj de la perturbita orbito. Aliflanke, la plej granda akso de la orbito turniĝas en sia ebeno kun daŭra movado kaj en la rekta direkto: tiel antaŭeniras la perihelio de la Tero je 11,6" jare.