Pesilo por sorĉistinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La originala pesilo el 1482 por sorĉistinoj en Oudewater

La Pesilo de Oudewater Nederlando ankaŭ nomata Pesilo por sorĉistinoj ĉar dum la 16-a jarcento ĝis en la 18-a jarcento tie oni pesis virinojn akuzatajn de sorĉado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pesilejo estis konstruita en 1482 kiel pesilejo por varoj. Imperiestro Karlo la 5-a donis al Oudewater, en 1545 kiel ununura loko en Eŭropo, la privilegion por honesta pesprocedo. Neniu estis tie kondamnita por esti sorĉistino.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĝi estas turista vidindaĵo kie oni povas ricevi ateston ke la pesito ne estas tro malpeza do ne estas sorĉistino. La vizitanto poste ricevas Certificaet van Weginghe (Atesto de Pesado). Sur la plej alta etaĝo de la pesilejo estas ekspozicio pri "Ĉasado de la sorĉistinoj en Eŭropo" (1300-1720).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo "Pesilo por sorĉistinoj" Oudewater