Petanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludantoj de petanko en Cannes
Buloj ĉirkaŭ la "celo"

Petanko ankaŭ dirita "petongo" (france: pétanque [petɑ̃k; okcitane: petanca [peˈtaŋkɔ]) estas Provenca (sud-franca) varianto de globludo. La celo estas, starante en malgranda cirklo, ĵeti malplenajn metalajn globojn kiel eble proksimen al celbulo - malgranda ligna globeto, nomata koŝoneo (cochonnet, signifanta porketo). Petanque devenas de "pieds tanqués" kio signifas "piedoj fiksitaj". Por ludi petankon oni bezonas malmultan infrastrukturon. La kampo de petankejo estas malmola tero aŭ gruzo. Simila al boĉo kaj herbejglobludo, ĝi estas facila ludo en kiu pli gravas lerteco ol fizika forto.

La nuna formo de petanko kreiĝis en La Ciotat, Francujo, apud Mediteraneo en 1907 de Jules Lenoir. Lenoir estis ŝatanto de provinca globludo, sed ne povis kuri pro kripliga reŭmatismo. Tial li adaptigis la ludon, uzante la saman ekipaĵon sed ĵetante de starpozicio anstataŭ salti. En 1910, okazis la unua turniro de petanko en La Ciotat, kaj propagandiĝis la nunaj reguloj. La sporto kreskis tiel, ke ĝi fariĝis la ĉefa globludo en Francujo.

Hodiaŭ 17 milionoj ludas petankon en Francujo, ĉefe dum somerferioj. Ĝi estas tre populara ankaŭ en apuda Hispanujo. En Anglujo, Kebekio kaj Usono, ekzistas diversaj kluboj petankaj. Plue, en sudorienta Azio, pro franca influo dum dudeka jarcento, petanko populariĝis en Laoso, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Tajlando.


Kiel ludi[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie, la ruĝa globo estas plej proksima al la koŝoneo, kaj sekve proksima estas blua. Ruĝa gajnas unu poenton, blua neniom.
Ĉi tie du ruĝaj globoj estas plej proksimaj, tial kolektas du poentojn.

Ludas petankon du, kvar aŭ ses ludantoj en du teamoj. Se ludas unu aŭ du en ĉiu teamo, ĉiu ludanto lanĉos 3 globojn dum ĉiu ludperiodo, kaj se ludas tri poteame, ĉiu ĵetos 2 globojn. Post decidi kiu lanĉos unue, la una lanĉanto desegnos rondon sur grundon proksimume 0,5m, kaj de ĉi tie ĉiu lanĉanto lanĉos. La unua lanĉanto ĵetos koŝoneon, inter 6m kaj 10m for, kaj pli ol 1m for de ĉiu ludejlimo.

Ludordo[redakti | redakti fonton]

La unua lanĉanto tiam lanĉos unuan globon. Tiam lanĉanto de alia teamo lanĉos. Oni ludas plu, ĉiun fojon, la lanĉanto estos teamo ne havanta globon plej proksiman al la koŝoneo.

Post lanĉi ĉiujn globojn, oni mezuras kaj kalkulas poentojn, kaj la gajnante teamo desegnas novan rondon kie koŝoneo estis, kaj oni lanĉas koŝoneon denove por nova ludperiodo.

Kalkulado de poentoj[redakti | redakti fonton]

Ludado finiĝas kiam ĉiuj globoj estas forlanĉitaj, aŭ kiam la celbulo estas frapita el la ludejon. La gajnanta teamo kolektas unu poenton por ĉiu sia globo pli proksima al la celbulo ol la plej proksima globo de la alia teamo. Nur unu teamo povas poenti en ĉiu ludperiodo.

Se la celbulo estas frapita el la ludejo, neniu teamo poentas, krom se nur la frapinta teamo ankoraŭ havas ĵetotajn globojn. Ĉikaze, la frapinta teamo ricevas unu poenton por ĉiu globo lanĉota.

Kiu unue kolektas 13 poentojn gajnas.

Aliaj reguloj[redakti | redakti fonton]

  1. Se globo tuŝas barilon, ĝi ne plu validas kaj estas forprenenda.
  2. Se la ludejon markas ŝnuroj, ĝi ne plu validas se ĝi tute transiras la ŝnuron.
  3. Oni povas desegni la ĵetrondon en loko por ke ĝi estu 10m for de ludejlimo.
  4. Estas permesate lanĉi al kia ajn alteco, aŭ eĉ ruligi ĝin, depende de ludsurfaco.
  5. Lanĉanto ĵeti la globojn demalsupre, kun manplato turnita malsupren, por rotaciigi la globon retroen, kaj plej bone regi ĝin.
  6. Ĉiu teamo havu taŭgajn mezurilojn. Bendmezurilo kutime sufiĉas, sed pinĉmezurilo aŭ simile foje necesas.

Mondĉampionoj[redakti | redakti fonton]

Estas konkursata ĉiujare mondĉampioneco de petanko. En 2012, ĝi okazos en Marsejlo, Francujo. Pasinte, teamoj de 10 diversaj landoj gajnis en la Alta Grupo:

  • 26 fojojn Francujo  : 1961, 1963, 1972, 1974, 1976, 1977, 1985, 1988, 1989, de 1991 al 1996, 1998, de 2001 al 2011
  • 4 fojojn Svislando  : 1965, 1966, 1973, 1980;
  • 3 fojojn Tunizio  : 1983, 1986, 1997;
  • 3 fojojn Maroko  : 1984, 1987, 1990
  • 3 fojojn Belgujo  : 1959, 1981, 2000;
  • 3 fojojn Italujo  : 1975, 1978, 1979;
  • 2 fojojn Madagaskaro  : 1999, 2011;
  • 1 fojon Alĝerio  : 1964;
  • 1 fojon Hispanujo : 1971;
  • 1 fojon Monako : 1982;

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]