Petrikaŭa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrikaŭa distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco134 m [+]
ĈefurboPietrykaŭ
- koordinatoj52° N, 29° O (mapo)52.2528.5Koordinatoj: 52° N, 29° O (mapo)
Areo2 835,18 km² (283 518 ha) [+]

Loĝantaro25 351 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco8,94 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAlyaksandr Nawnyka
HorzonoUTC+03:00 [+]

Petrikaŭa distrikto (Tero)
Petrikaŭa distrikto (Tero)

Petrikaŭa distrikto (Belorusio)
Petrikaŭa distrikto (Belorusio)
DEC
Petrikaŭa distrikto
Petrikaŭa distrikto

Map
Petrikaŭa distrikto

Vikimedia Komunejo:  Pietrykaŭ District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Petrikaŭa distrikto (beloruse: Петрыкаўскі раён; ruse: Петриковский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en okcidenta parto de la regiono) en Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1954 eniris en Homelan regionon (antaŭe eniris en aliaj subdividoj). Ĝia areo estas 28.000 km2. La administra centro estas urbo Petrikaŭ. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Petrikaŭaj novaĵoj".

Loĝlokoj kaj administrada subdivido[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas 124 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Petrikaŭ kaj Kapatkeviĉi, la distrikto estas subdividita je 16 vilaĝaj sovetoj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tereno de la distrikto estas ebena kaj marĉeca. Arbaroj okupas 50 % de la distrikto, ĉi-tie situas parto de la Pripjaca pejzaĝ-hidrologia rezervejo. Tra la distrikto fluas rivero Pripjac kun flankriveroj Pciĉ, Tremlja, Ubarc. La plej granda lago en la distrikto estas Dzikaje.

Agrokulturo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas 11 kolĥozoj, 13 sovĥozoj, kaj vaste okazas bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Elfosaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas mintavoloj de kalia kaj kalcia saloj, karbo, argilo, sablo.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto trairas fervojo inter Homel kaj Brest, aŭtovojoj el Petrikaŭ tra Kapatkeviĉi ĝis Akcjabrski; el Kalinkaviĉi ĝis Ĵitkaviĉi. Ŝipnavogado tra Pripjac.