Petrus Mederus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Mederus
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1601 (1601-11-30)
en Codlea
Morto 17-an de januaro 1678 (1678-01-17) (76-jaraĝa)
en Braŝovo
Religio luteranismo vd
Alma mater Universitato Rostock vd
Profesio
Okupo pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus MEDERUS (naskiĝinta Peter Meder en 1602 en Codlea, mortinta la 11-an de januaro 1678 en Braŝovo) estis transilvania poeto, animzorganto, teologo kaj pedagogo. Li apartenis al la etno de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante el malriĉa familio li frekventis Honterus-gimnazion en sia naskiĝurbo. Por plua lernado li volis trejniĝi ankaŭ je aliaj lernejoj; laŭdire li forlasis Braŝovon ĉirkaŭ la 1630-a jaro. Lia unua stacio estis la gimnazio en Toruń kaj la Akademia gimnazio de Gdansko. Li pluiris al Rostock kie li enmatrikuliĝis sub la nomo Petrus Mederus, Czydinensis Transsylvani.[1] Tie li dediĉis sin al la studo de teologio, filozofio kaj klasika filologio. Certas ke li atingis la magistrecon; ĉu li ankaŭ doktoriĝis ne estas klare. Paralele li perlaboris vivon per privataj instruhoroj.

Jam tiam li estis poeto. En la 25.4.1638 li kronitis fare de palatinatgrafo Hadrian von Mynsicht. laŭ imperiestra komisio. Poste li revenis patrujen. Ankoraŭ en la 1638-a jaro li iĝis instruisto ĉe la braŝova gimnazio kej en 1640 li nomumitis lernejestro. Tiun ĉi taskon li estis plenumonta dum kvar jaroj. Kion li agis dum la kvin sekvantaj jaroj neniu scias.

En 1649 li iĝis paroĥestro de Hărman kaj en 1653 en sia naskiĝurbo Codlea. Sed jam unu jarojn pli poste li preferis iĝi urba ĉefpastoro en Braŝovo (ekde la 19.11.1654). Krome li ekde 1670 estis dekano de la kapitulo de Baseno Barco. Tiufunkcie li ankaŭ publikigis plurajn teologiajn skribaĵojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Listo de liaj verkoj troveblas en la verkista leksikono de Joseph Trausch kaj de liaj poemoj en la libro de Joachim Wittstock kaj Stefan Sienerth. Inter ili jenas:

  • Pest-Gesang kaj Pest-Gebet, 1647.
  • Oratio pastoris animarum rhytmica, 1654 (verŝajne verkite jam en 1649)
  • Danksagung für erhaltenen Sieg, 1655.
  • Gebet für einen Witwer, 1656.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Mück: Geschichte des Kronstädter Gymnasiums. Gött, Braŝovo 1845, p. 54–57.
  • Joseph Trausch: Mederus, Petrus. Che: Schriftsteller-Lexikon oder biographisch-literärische Denk-Blätter der Siebenbürger Deutschen. Dua volumo. Gött, Braŝovo 1870, p. 400-406
  • Artikolo "Mederus, Petrus" de Eugen von Friedenfels, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 21 (1885), p. 167-168 (interrete tie ĉi)
  • Das dichterische Werk des Petrus Mederus. Che: Joachim Wittstock, Stefan Sienerth: Die deutsche Literatur Siebenbürgens. Unua duonvolumo: Mittelalter, Humanismus und Barock. Verlag Südostdeutsches Kulturwerk, München 1997, p. 255–258

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]