Peyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peyo, civilnome Pierre Culliford, (naskita la 25-an de junio 1928 en Bruselo, mortinta tie la 24-an de decembro 1992) estis belga desegnisto de bildstrioj. Lia plej sukcesa kreaĵo estis la Smurfoj.

La pseŭdonimo "Peyo" [pejO] estis kreita de la neveto de la aŭtoro, kiu malsukcese provis prononci la vorton "pierrot" (pieroto).

Biografio

La patro de Peyo estis anglo, lia patrino belgino. En sia junaĝo li legis multe la bildstriaj magazinoj kaj ekhavis la deziron iĝi desegnisto de desegnitaj filmoj. Post ne tre sukcesaj spertoj ĉe studio CBA li transiris al reklama desegnado kaj krome publikigis komikajn bildstriojn en diversaj revuoj.

En 1958 li unuafoje prezentis la smurfojn en aventuro de alia serio, kaj surprize konstatis, ke la legantoj ŝategis tiujn uletojn. Pro tio li desegnis kerne smurfan historion kaj pro la sukceso koncentriĝis al tiu temo. En la 1970-aj jaroj ekestis filmoj pri la smurfoj kaj firmigis la sukceson.

Aliaj kreaĵoj:

En la aĝo de 64 jaroj Peyo serioze malsaniĝis kaj mortis je antaŭkristnaska vespero de 1992.